La projekto

En 2023, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) ricevis monsubtenon de 20 000 eŭroj de Erasmus+ por realigi projekton pri daŭripova moviĝeblo, kune kun GEJ (Germana Esperanto Junularo), JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo) kaj KEJ (Kataluna Esperanto Junularo). La formato elektita por la projekto estis vojaĝkonkurso.

Organizantoj estis inter alie Carlos Pesquera AlonsoAušrinė Tamošiūnaitė kaj Jonas Löser. La muntado kaj la fona voĉo de la serio estas de Benjamín Álvarez Rodríguez.

La vojaĝo kaj filmado okazis inter la 24-a de Julio kaj la 2-a de Aŭgusto 2023. 8 teamoj de junuloj (17 entute) vojaĝis tra Eŭropo, de Roterdamo al Barcelono, filmante siajn aventurojn por fine produkti la unuan serion en Esperanto.

Eksteraj ligiloj