Parto 8

Pluvo kaj suno

La pluvo falas en Vajskirĥen’ kiam alia vojaĝtago vicas. Kelkaj teamoj petveturos, sed kio okazos al ŝtrumpeto de Ĵordi? En ĉi tiu video vi trovos neatenditajn aventurojn de la Sorĉa Sorto, hazardan Esperantiston en trajno kaj eĉ varbadon pri Esperanto en biblioteko. Ek, spektu kiel amikeco ĉiam venkas kaj klaran ekzemplon de tio kion Esperanto aldonas al la vivo de junuloj. Sed plej grave, kiu estas tiu Attiljo?

  • Dato de elsendo: 27-a de Julio 2024