Parto 6

Rilaksado inter bestoj

Bonvenon al la naturo, perfekta spaco por trankviliĝi de la normala vivo sed… ne ĉio okazas kiel planite. Post neatendita komenco, la partoprenantoj integriĝas en la naturo kiel plej bone ili scipovas: estas tiuj kiuj kolektas rubaĵojn, kiuj kreas ĝardenojn surkape, kiuj klopodas konservi dezajnojn de la arboj sur papero, kiuj parolas diversajn bestajn lingvoj, ktp. kaj evidente la bierknaboj haltas por bierumi! Aliĝu al ĉi tiu video fokusita je daŭripoveco kaj rilato de la naturo kun mensa sano. Kiujn bestojn renkontiĝos la partoprenantoj? Kiel tia etoso influos la konkuradon? Pretiĝu por ĝui la belecon de la verdo kaj memoru ke ankaŭ vi rajtas je ripozado!

  • Dato de elsendo: 22-a de Junio 2024