Parto 5

La venĝo de la trajnoj

La partoprenantoj preskaŭ atingos la junulargastejon en Vajskirĥen’, sed tiam evidentiĝis ke ne ĉio antaŭeniris kiel planite. Kiujn vojaĝplanojn estos pli sukcesaj? Dum la kelkaj profitas por interŝanĝi aĵojn kun nekonatuloj, aliaj kantas himnojn de la landoj kaj alfrontas aliajn defietojn. Kiu teamo gajnos pli da poentoj? Eĉ pli da neatenditaj aventuroj atendas niajn junulojn. Ĉu iu perdiĝos? Ĉu Ĝiovanni tro suferos pro la krimoj kontraŭ sia italeco? Kiom da homoj la Bierknaboj ebriigos? Malkovru tion kaj pli en ĉi semajna video, kaj ne forgesu ke vi individuaj membroj kaj patronoj de TEJO rajtos voĉdoni por la preferataj skeĉoj. Aliĝu por subteni vian teamon!

  • Dato de elsendo: 15-a de Junio 2024

Dum la vojaĝo al Vajskirĥen’, la teamoj ricevis la taskon krei skeĉojn por ke la publiko voĉdonu poste. Aldone al la streĉo kaj ĥaoso de la vojaĝo, ĉu la teamoj klopodis havi ideojn kaj filmi sin? Ĉu ili atingis ion bonan malgraŭ la manko da tempo? Kion vi pensas ke vi kreintus se vi estus parto de iu teamo? Vi estu la juĝisto: spektu la skeĉojn, kaj komentu viajn pensojn!