Parto 16

Ni nur parolas Esperanton

La Barcelona varmego malhelpas la teamojn en la lasta defio. Ĉiu teamo devas trovi 3 turismajn lokojn sen uzi mapon kaj parolante nur Esperanton! Ĉu ili atingos sukcese demandi? Pretiĝu ĉar “Baldaŭ alvenos la fino de Esperanto senlime!!!!!”. Do, ek sidiĝu kaj spektu la lastan ĉapitron de la unua serio en Esperanto, kiu teamo atingos plej da poentoj? Sed atendu, ĉar vi havos oportunon influi la rezulton: individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevos enketon por doni la lastajn poentojn. Do, aliĝu al TEJO kaj subtenu vian preferatan teamon!

Dato de elsendo: 27-a de decembro 2025