Ĉapitroj

Esperanto senlime jam estas ĉi tie! En ĝi vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 malsamaj eŭropaj landoj, de Roterdamo al Barcelono, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas. Ili ĉiuj ricevas la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj. Ĉiusabate aperos nova video ĝis la IJK en Ŝventoji (Litovio). Surloke la partoprenantoj povos voĉdoni kaj influi la finan rezulto! Kiu venkos?

ATENTU! En ĉi tiu serio vi aŭdos realan Esperanton. Tio signifas ke estas multe da eraroj en la parolado. Pro tio, ni malrekomendas uzi ĉi tiun serion kiel lingvan instruadmaterialon, sed uzu ĝin kiel amuzilon!